mask mask mask


찾아오시는 길

주소: 서울시 마포구 동교로18길
9-13 [서교동 464-56]
(우편번호:04030)

How to visit us:
Directions in English

메일보내기(daziwon@gmail.com)

연락처: 02-325-2102
계좌: 479001-01-179485
(국민/조정환)

mask
최근 글

최근댓글

[기호와 기계]
[만화로 보는 철도이야기]
[절대민주주의]
[모차르트 호모 사피엔스]
[신정-정치]
[기린은 왜 목이 길까?]
[로지스틱스]
[잉여로서의 생명]
[전쟁론 강의]
[전쟁론]
[천만 관객의 영화 천만 표의 정치]
[가상과 사건]
[예술로서의 삶]
[크레디토크라시]
[대테러전쟁 주식회사]
[마이너리티 코뮌]
[정동의 힘]
[정동 이론]
[공유인으로 사고하라]
[9월, 도쿄의 거리에서]
[빚의 마법]
[산촌]
[제국의 게임]
[나 자신이고자 하는 충동]
[예술인간의 탄생]
counter
조회 수 17 추천 수 0 댓글 0
?

단축키

Prev이전 문서

Next다음 문서

크게 작게 위로 아래로 댓글로 가기 인쇄
?

단축키

Prev이전 문서

Next다음 문서

크게 작게 위로 아래로 댓글로 가기 인쇄

ESPERANTO KAJ SOCIA MOVADO

– La Festivalo kun Interkomunikiĝo de Diversaj Progresemaj Sociaj Movadoj
– Okazos la 90a Kongreso de SAT(Sennacieca Asocio Tutmonda)
– La Kongresa Temo estas 'Demokratio en Nuntempa Mondo'
– Rekta Komunikado per ESPERANTO sen Interpretisto
 

SAT-membroj manifestacias en Japanio

 

Sociaj aktivuloj el la tuta mondo amasiĝos al Sudkoreio  

La 90-a SAT-Kongreso tuj okazos en la urbo Gimpo, Sudkoreio. Ĝi celas konkeri la detrueman novliberalismon, en kiu venkanto prenas ĉion, kaj trovi alian, novan socisistemon. Tiu ĉi kongreso por la unua fojo okazos en Azio dum ĝia preskaŭ 100-jara historio.

La pola okulkuracisto Zamenhof oficiale publikigis al la mondo la lingvon Esperanto en 1887, celante egalan komunikadon de la homaro kaj konstrui pacan situacion en la mondo uzante la lingvon. Post la apero de Esperanto multaj pioniroj kaj amantoj de la lingvo senĉese klopodis per tiu ĉi lingvo, per diversaj manieroj por la amikeco de la homaro kaj harmonia kunlaboro en egaleco.  

Ĉi-jare koncentriĝos esperantaj kongresoj en Sudkoreio. La 50-a ILEI-Konferenco (07.15-07.22, 2017) okazos en Busan, suda havenurbo de Sudkoreio, kaj tuj sekvos ĝin la 102-a UK en Seulo (07.22-07.29, 2017) kaj fine la 90-a SAT-Kongreso en la urbo Gimpo (07.29-08.05, 2017), najbara urbo de Seulo.

La franca laboristo E. Lanti iniciatis la SAT-movadon frontinte tian mizeran situacion, en kiu la popolamasoj devis ŝarĝi sur siaj ŝultroj ĉiujn negativajn sekvojn de la unua mondmilito. Kaj pro tio kompare kun la du Esperanto-aranĝoj okazigotaj tuj antaŭe en Sudkoreio, kiuj ĉefe temos pri propagando kaj lernigo de Esperanto, la SAT-Kongreso celas, ke popolamasoj de la mondo fariĝu la protagonisto en la ĉiutaga homa vivo malgraŭ ĉiaspecaj diferencoj, kiaj tiuj de raso, nacio, sekso, lingvo ktp.

 

Por la monda solidareco kaj kunlaboro de la popolamasoj

Ĝis nun Eŭropo ankoraŭ restas la centro en la agadoj aŭ de kapitalo aŭ de konraŭkapitalo, kaj la situacio estas sama ankaŭ en la Esperanto-movado pro tio, ke plejparto de la esperantistoj maldekstraj loĝas en Eŭropo. Tial ankaŭ la SAT-kongreso ĝis nun okazis nur en eŭropaj landoj escepte de du fojoj, kiam ĝi havis lokon en Kanado kaj Brazilo. Sed lastatempe kelkaj junaj sociaj aktivuloj de Sudkoreio komprenis, ke Esperanto estas utila ilo por la internacia kunlaboro kaj aliĝis al la SAT-movado kaj finfine la SAT-Kongreso okazos por la unua fojo en Azio. Kompreneble ni ne povintus imagi la okazigon de la kongreso en Sudkoreio sen la forta subteno de SAT mem kaj ankaŭ de japanaj SAT-membroj.

 

  

Prelegontoj: de maldekstre ROOKE Dieter, JOE Jeong-hwan(Amelano), MIYAZAWA Naoto

En la kongreso oni povos aŭskulti kaj partopreni diverstemajn prelegojn kaj diskutojn, kiuj konformas al la bildo de la kongreso. Interesaj kaj tiklaj temoj, kiaj "La rusa revolucio de 1917: Konferenco por la reunuiĝo de ambaŭ koreaj ŝtatoj" (ROOKE Dieter, sviso); "Fukuŝima ĝis nun" (HORI Jasuo, japano); "Antropologio, kartografio kaj koloniismo: la rolo de la sociaj sciencoj en la rilatoj inter Eŭropo kaj Afriko" (MOREIRA FIANS Guilherme, franco) ktp atendas vin. Krom tiuj temoj, multaj aliaj aktivuloj el Grekio, Rumanio, kaj Usono atendos vin kun interesaj temoj. Kompreneble ankaŭ sudkoreoj atendos kongresanojn kun jenaj prelegtemoj: "Kandelo-revolucio de multitudo je 2016 kaj demokratiigo de demokratio" (JOE Jeong-hwan); "La ŝanĝoj de novtipaj laboroj, estontaj homrajtoj kaj la nova socia sistemo pro la evoluo de A.I. (Artefarita Inteligento)”(KIM Hyeonggeun) ktp.  

 

Ĉu la lingvo Esperanto estas tro idealismeca kaj ne realeca?

Homoj ne tre negativaj pri la Esperanto-movado uzas la vortojn 'idealismeca' aŭ 'ne realeca', kritikante Esperanton, sed tiuj, kiuj tute neas Esperanton kaj ĝian movadon uzas tiajn vortojn kiaj 'senviva', 'jam mortinta' kaj 'la lingvo, kiu fariĝis ludilo de burĝoj', kritikaĉas la lingvon kaj blasfemas kontraŭ ĝi, nur leginte unuflankajn artikolojn de famaj homoj sed mem komprenante nenion pri la lingvo. Eĉ ne malmultaj homoj, kiuj pretendas esti maldekstruloj, nur menciante parolojn de kelkaj gvidantoj en la laborista movado kiel papagoj kritikaĉas Esperanton. Sed ili mem diligente lernas la lingvojn anglan, ĉinan, francan ktp, kiuj rolis kiel subpremiga ilo de imperiismaj landoj kontraŭ malfortaj landoj kaj minoritataj gentoj kaj propagandas aŭ ideologiojn aŭ novajn pensojn de fortaj landoj sen laŭkondiĉa kaj -situacia klarigoj.

 

SAT-kunsido en Herzberg, Germanio, en 2016

 

Per Esperanto rektan interkomunikadon sen tradukado

Neniu insistas, ke la Esperanto-movado estas la unusola kaj plej utila maniero por solvi la lingvan problemon de la homaro. Sed ni devas pensadi kial kaj kiel la lingvoj hispana, franaca kaj angla ludis teruran rolon kiel subpremiga ilo kontraŭ minoritataj lingvoj kaj iliaj uzantoj en la procezo de imperiismaj invadoj kaj por la monda akumulado de kapitalo. Tiuj lingvoj gentaj faris gravan rolon por subpremi kaj eĉ mortigi diverskolorajn kulturajn heredaĵojn de minoritatoj. La Esperanto-movado estas, ke ĝi celas doni eblecon al laboristoj kaj ordinaraj homoj, kiuj neniam lernis aliajn lingvojn krom la gepatra, rekte kompreni alian mondon kaj kontakti popolamasojn de la mondo, kiuj vivas en la preskaŭ sama situacio, ne pere de la tradukistoj aŭ de amaskomunikiloj, kiuj proparolas grandajn kapitalistojn kaj politikistojn.

La 90-a SAT-Kongreso okazos tuj kun la temo: "Hodiaŭ, la tutmonda demokratio". En la ĉi-foja SAT-Kongreso ni konfirmos la klopodadon kaj rezultojn de la batalado de esperantistaj sociaj aktivuloj, kiuj senĉese batalis por la kunlaboro kaj solidareco de la tutmondaj popolamasoj en la pasintaj 100 jaroj. Samtempe en tiu ĉi kongreso ni analizos la kandelo-revolucion, kiu eksplodis pro la maljusta kaj kontraŭleĝa malbonfaro de la lasta registaro de Sudkoreio. Ankaŭ diversaj aliaj, allogaj temoj, kiaj veganismo, virinismo, laborista movado, diverseco de genro, egalrajteco de lingvoj, anarkismo ktp, atendas vin. Ni elkore invitas vin al la kongreso!

 

La oficiala retejo de la 90-a SAT-Kongreso: http://sat90.org

Retadreso por kontako: paze23@gmail.com


List of Articles
번호 제목 글쓴이 날짜 조회 수
공지 다중지성의 정원이 7월 3일 개강합니다! 하은 2017.06.05 23
공지 ★☆ 다지원 아나바다 장터! 에어워셔, 네스프레소 커피머신 필요하신 분! ☆★ file 하은 2015.08.30 3968
3070 [인권연대] 청소년 인권학교 "우리들의 이야기, 인권을 말하다!" 인권연대1 2017.07.21 0
3069 열린강좌 :: 공자와 제자들의 유쾌한 교실 기픈옹달 2017.07.21 0
3068 토요일 저녁 7시! 전명산 선생님의 "블록체인 혁명과 직접민주주의" 하은 2017.07.20 2
3067 [국립아시아문화전당] ACC 젊은 공연예술 창작자 인큐베이팅 프로젝트 참가작 공모(2017.7.31~8.13) file 이은지 2017.07.20 0
3066 [인권연대] 청소년 인권학교 "우리들의 이야기, 인권을 말하다!" 인권연대1 2017.07.20 2
3065 [접수~7.26] 2017 예술로 가로지르기《서서히 가로지를 때》프로그램 참여자 모집(행사기간 8.2~8.5) 예술로가로지르기 2017.07.20 2
3064 [국립아시아문화전당] ACC예술극장 최적화공연 개발사업 2기공모 (9.1~9.10) 이은지 2017.07.19 0
3063 [국립아시아문화전당] 제21회 청소년 연극제 (7.29~8.7) 이은지 2017.07.19 0
3062 [국립아시아문화전당] 시민오케스트라 참가자 추가 모집(~7월23일 일요일) 이은지 2017.07.19 0
3061 [새책] 『기호와 기계』(마우리치오 랏자라또 지음, 신병현·심성보 옮김) 출간되었습니다! 하은 2017.07.18 1
3060 내일 저녁 7시! 박이은실 선생님의 "온전한 시민권, 참여동등권, 그리고 기본적인 소득" 하은 2017.07.14 17
3059 [서울영상미디어센터] 8월 상설교육 안내 file 서울영상미디어센터 2017.07.13 18
3058 [인권연대] 청년인권학교 "인권을 배우자, 그리고 행복해지자!" 인권연대1 2017.07.13 20
3057 초대합니다! 『절대민주주의』 출간기념 집단 서평회 (7/29 토 2시) 하은 2017.07.12 18
3056 7월 20일까지 접수중! 멘토 영화인 9인의 특강 <7> - 영화와 역사, 참여회원 모집 babdoooo 2017.07.12 23
3055 [강남구 선릉] 가얏고을에서 어린이토요국악학교,직장인점심국악특강을 개강합니다 아름소리 2017.07.12 6
» [Materialo por Ĵurnalistoj] ESPERANTO KAJ SOCIA MOVADO 파즈 2017.07.12 17
3053 [백남준아트센터] 기획전《우리의 밝은 미래-사이버네틱 환상》 (7/20-11/5) 백남준아트센터 2017.07.12 3
3052 8월 인문결 연구소가 개강합니다! 인문결연구소 2017.07.11 12
3051 ★제16기 청년인권학교, 인권을 배우자! 그리고 행복해지자!★ 함께 들어요! file 인권연대1 2017.07.11 2
Board Pagination Prev 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 ... 154 Next
/ 154